Funkciaro

Krei vian konton Ğ1
Elektu pasvorton treege sekurigitan kaj kreu vian konton nur en kelkaj minutoj.

Ricevu Ğ1
Tuj kiam via konto estas kreita, vi povas ricevi viajn unuajn Ğ1.
Por tio, sufiĉas havigi vian publikan ŝlosilon al la persono, kiu deziras sendi al vi ĝunojn (Ğ1).

Serĉado per nomo
Trovu membrojn de la Ğ1 per ilia familia aŭ persona nomo, aŭ per ilia identigilo en la blokĉeno.

Sendu Ğ1
Per Cesium, estas facile sendi Ğ1 por aĉeti ion aŭ fari donacon.

Sendu mesaĝojn al la aliaj uzantoj
Konservu kontakton kun la aliaj membroj dank'al la mesaĝilo entenita en Cesium.

Ricevu avizon, ekde kiam okazas ago en via konto
Cesium povas avizi vin rekte per retmesaĝo.
Aktivigu tiajn avizojn por esti informita, ekde kiam spezo okazis aŭ kiam iu sendis mesaĝon al vi.

Trovu la entreprenojn, kiuj akceptas la Ğ1
Cesium entenas adresaron, kiu ebligas al vi facile trovi la entreprenojn, kiuj akceptas la Ğ1 kiel pagmanieron.
Vi ankaŭ povas senpage enlistigi en ĝi vian entreprenon.

Skanilo de QR-kodoj
La apo Cesium por saĝtelefono ebligas al vi skani la QR-kodon de monujo.
Tio evitigas, ke vi serĉu membron per ties nomo.
Per QR-kodoj, estas neniu risko erari pri la mon-ricevonto!

Superrigardu plurajn monujojn
Facile konsultu la saldon de viaj aliaj monujoj (entrepreno, asocio, kunhelpa financado, ktp.)