Ricevu kaj sendu
liberan monon Ğ1

Libera programo kun licenco GNU AGPL-3.0
Cesium estas facila rimedo
por interŝanĝi per libera mono
- Sekurigita
- Cesium ciferece skribas viajn interŝanĝojn antaŭ ol transdoni ilin al la blokĉeno de Duniter.
- Donacita
- Ĉar ĝi estas ame programita de homa komunumo, kiu kredas je liberaj monoj ĝenerale (kaj je la Ğ1 aparte), Cesium estas donacita al vi sen postuli kompenson.
- Libera
- Cesium estas libera programo.Vi estas do libera konsulti ĝian fonto-kodon (ĉe GitLab) kaj adapti Cesium al viaj bezonoj por, ekzemple, lanĉi vian propran liberan valuton.
Nur kelkaj paŝoj restas
antaŭ ol ricevi viajn unuajn Ğ1

1. Elŝutu Cesium
Iru al la paĝo Elŝuto por ricevi la dosieron, kiu taŭgas por via operaciumo.

2. Kreu konton
Ĉe Cesium hejmpaĝo, alklaku "Krei konton", poste "Komenci" kaj "Simpla monujo".
Elektu sekretan identigilon kaj pasvorton same sekretan. Ja memorigu ilin, ĉar ne eblos retrovi ilin poste.

3. Ricevu pagojn
Alklaku vian publikan ŝlosilon, kopiu ĝin kaj transdonu ĝin al la persono, kiu deziras sendi al vi Ğ1.
Cesium tra la mondo



