Cesium Ğ1

Ricevu kaj sendu
liberan monon Ğ1

capture d'écran de Cesium

Elŝuti Cesium 1.7.13

Libera programo kun licenco GNU AGPL-3.0

Cesium estas facila rimedo
por interŝanĝi per libera mono

Sekurigita
Cesium ciferece skribas viajn interŝanĝojn antaŭ ol transdoni ilin al la blokĉeno de Duniter.
Donacita
Ĉar ĝi estas ame programita de homa komunumo, kiu kredas je liberaj monoj ĝenerale (kaj je la Ğ1 aparte), Cesium estas donacita al vi sen postuli kompenson.
Libera
Cesium estas libera programo.Vi estas do libera konsulti ĝian fonto-kodon (ĉe GitLab) kaj adapti Cesium al viaj bezonoj por, ekzemple, lanĉi vian propran liberan valuton.

Nur kelkaj paŝoj restas
antaŭ ol ricevi viajn unuajn Ğ1

Télécharger Cesium

1. Elŝutu Cesium

Iru al la paĝo Elŝuto por ricevi la dosieron, kiu taŭgas por via operaciumo.

Créer un compte simple portefeuille

2. Kreu konton

Ĉe Cesium hejmpaĝo, alklaku "Krei konton", poste "Komenci" kaj "Simpla monujo".

Elektu sekretan identigilon kaj pasvorton same sekretan. Ja memorigu ilin, ĉar ne eblos retrovi ilin poste.

Copier sa clef publique

3. Ricevu pagojn

Alklaku vian publikan ŝlosilon, kopiu ĝin kaj transdonu ĝin al la persono, kiu deziras sendi al vi Ğ1.