Cesium Ğ1

Interŝanĝi per flua kaj sekura maniero dum la ğbazaroj (aperitivoj libera mono...)

Por rapidigi kaj sekurigi viajn interŝanĝojn, kiam vi renkontas personojn fizike, vi povas printi vian QR-kodon.

QR-kodo povas utili laŭ du manieroj:

  1. krei ŝildeton, kiun vi fiere portos sur via jako, aŭ:
  2. krei afiŝeton apud la varoj, kiujn vi vendas:

La homoj, kiuj aĉetos viajn varojn aŭ servojn, povos tiam skani la QR-kodon per ilia saĝtelefono, rekte per la programo Cesium, kaj facile fari elspezon al vi.

Por printi la QR-kodon, iru en la rubrikon "Mia konto"

Alklaku vian QR-kodon por grandigi ĝin.

Faru ekrankopion de la fenestro.

Pritondu la ekrankopion por konservi nur vian QR-kodon kaj krei vian ŝildeton aŭ vian afiŝon.

Programoj kiel GIMPLibreOffice Writer ebligas al vi efektivigi tiajn agojn.