Cesium Ğ1

Kiel fariĝi kunkreanto de la Ğ1?

Por ke vi povu fariĝi kunkreanto de la mono, vi devas atestigi vian konton.

Kiel atestigi vian konton?

Por atestigi vian konton, vi devas fari 3 aferojn:

  1. Legi la licencon Ğ1 atente kaj promesi konformiĝi al ĝi.
  2. Elŝuti kaj printi vian dosieron pri nuligo. Krei sian dosieron pri nuligo
  3. Trovi 5 membrojn de la Reto de Fido, kiuj akceptos atesti vin.

Atenton: vi devos fari ĉion ĉi nur en 2 monatoj!

Ĉu vi volas eviti perdi vian tempon?

Tiam atente legu la sekvon:

Inter la momento, kiam vi petas membro-konton (kia ajn estas la metodo), kaj la momento, kiam vi ricevas viajn 5 atestaĵojn, tio devas daŭri malpli ol 2 monatojn.

Post tiu limdaŭro, vi devos refari aliĝpeton por estiĝi membro, kaj denove peti atestaĵojn de la komenco.

Ne estu tro optimisma pri la rapideco, per kiu vi povus esperi esti atestita, ĉar, por ke vi estu sukcese atestita, viaj 5 eblaj atestantoj devas esti disponeblaj samtempe (t.e. ili devas havi neniun atendantan atestadon).

Atendu do renkonti sufiĉe da ğunistoj, kaj havi almanaŭ 5 promesojn de atestado antaŭ ol krei vian membro-konton.

Kiel renkonti membrojn, kiuj povus atesti min?

Helpiĝu per la mapo pri lokaj grupoj por renkonti personojn jam membrojn de la Reto de Fido.

Kiel peti atestadon?

Estas maltre probable, ke iu membro akceptos atesti vin ekde via unua renkontiĝo.

Efektive, por konformiĝi al la licenco Ğ1, membro de la Reto de Fido devas kapabli atesti ke:

  • vi estas fizika persono
  • vi legis kaj komprenis la licencon Ğ1
  • vi elŝutis vian dosieron pri nuligo
  • vi ne provas krei duoblan konton

Donante atestaĵon, membro atestas, ke li kapablas helpi la komunumon identigi provon de kreado de duobla konto.