Cesium Ğ1

1. La metodo per transformiĝo de frazoj memorigeblaj

Tiu metodo konsistas en elektado de 2 memorigeblaj frazoj.

La unua konsistigos vian identigilon.

La dua konsistigos vian pasvorton.

Ĉiu frazo devas esti sufiĉe longa: serĉu frazon enhavantan kvindekon da signoj (t.e. dekon da vortoj, en standarda franca frazo).

Ĉiu frazo ankaŭ devas esti memorigebla. Tial oni kutime elektas du frazojn de kanzono aŭ poemo. Ekzemple:

En la mondon venis nova sento
tra la mondo iras forta voko
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko

(Tiu ĉi estas bona, ĉar ĝi estas tre fama)

En la mondon venis nova sento estos la bazo de mia unua frazo (mia sekreta identigilo).

tra la mondo iras forta voko estos la bazo de mia dua frazo (mia pasvorto).

Sed ne tro rapidu!

Lasitaj tiaj, kodrompisto povus facile diveni miajn iodentigilojn, simple kodante programon, kiu testus ĉiujn kombinojn de la du unuaj frazoj de ĉiuj tekstoj de kanzonoj aŭ poemoj, kiujn li povus aŭtomate ekhavi per interreto.

Mi transformos do tiujn frazojn!

Por tio, mi tuj difinos regulojn pri anstataŭigo de signoj, kiujn mi tuj memorigos, aŭ eĉ noti sur paperpecon konservitan en sekura loko (sed neniel mi notos la originajn frazojn, alie la sekureco de mia konto estus endanĝerigita, kaj mi ja volas konservi miajn Ğ1).

Ekzemplo 1:

Mia origina frazo estas: En la mondon venis nova sento

Miaj reguloj estas:

  • mi anstataŭigas la spacojn per #

Mia fina frazo estas: En#la#mondon#venis#nova#sento

La sekur-nivelo estas:

malfortika

Ekzemplo 2:

Mia origina frazo estas: En la mondon venis nova sento

Miaj reguloj estas:

  • mi anstataŭigas la spacojn per # / -, ĉiam laŭ la sama ordo
  • mi forigas la vokalojn

Mia fina frazo estas: n#l/mndn-vns#nv/snt

La sekur-nivelo estas: bona

Jen kelkaj ideoj pri transformiĝo-reguloj, kiujn vi povus uzi:

  • Inversi la skribo-direkton de la vortoj
  • Fini ĉiun vorton per majusklo
  • Anstataŭigi ĉiun literon a per @
  • Anstataŭigi ĉiun literon o per la cifero 0
  • Anstataŭigi ĉiun literon s per la cifero 5
  • Anstataŭigi ĉiun literon e per la cifero 3

Nun vi ludu:

  1. Elektu 2 frazojn, kiujn vi certos rememori sen noti ilin
  2. Difinu viajn transformiĝo-regulojn (tiujn ĉi vi povas noti sur paperpecon konservitan en sekura loko)