Cesium Ğ1

Scii pri la valoro de la UD

La rubriko "Mono" ebligas al vi aliri ĉiujn informojn disponeblajn pri la Ğ1.

Vi trovos tie du specojn de informoj:

1. la parametrojn de la mono:
la kreskokvanto de la UD, la nombro de atestaĵoj necesaj, ktp.
2. statistikajn datenojn:
nombro de membroj, ĉioma mona maso, mezuma monkvanto por ĉiu membro, ktp.

Ĝenerale, nur du datenoj povas vere interesi vin:

la mezuma monkvanto de ĉiu membro
(5 989,87 Ğ1 ĉe la ekrankopio ĉi-supre), ĉar tiu dateno povas doni al vi ideon pri la mezuma aĉetpovo de ĉiu membro.
la valoro de la UD
(10,16 Ğ1 / tago ĉe la ekrankopio ĉi-supre), ĉar tiu dateno povas helpi vin por determini viajn prezojn en relativa unuo (ĉe ğchange ekzemple).