Cesium Ğ1

Kial via membro-konto devas esti ege sekurigita?

Membro-konto de la Ğ1, tio ne kompareblas kun banko-konto.

Efektive, membro-konto ebligas atesti aliajn membro-kontojn.

Kodrompisto kiu sukcesus entrudiĝi en plurajn membro-kontojn povus do krei falsajn membro-kontojn kaj atesti ilin, kaj tiel friponi pri la mono, kio malavantaĝus la membraron de la Ğ1.

Estas do via respondeco, kiam vi kreas membro-konton, uzi identigilojn ege sekurajn.

Se kodrompisto ŝtelas vian konton kaj uzas ĝin por atesti falsajn kontojn, vi riskas dumvivan eksigon de la fidreto, t.e. vi riskas neniam plu esti elektebla por produkti la Universalan Dividendon.