Cesium Ğ1

Interŝanĝi facile dum la aperitivoj "libera mono"

Kiam vi renkontas personojn fizike, ekzemple dum la aperitivoj libera mono, se vi deziras interŝanĝi aĵojn aŭ servojn per Ğ1, vi povas uzi la kontaron.

La kontaro ebligas facile retrovi la kontojn de aliaj personoj (aŭ identecoj).

Ĉiuj kontoj, ĉu ili estas "membro-kontoj" aŭ "simplaj monujoj", listiĝas en la kontaro.

La kontaro ebligas:

  • fari elspezon en la koncernatan konton
  • sendi mesaĝon al la posedanto de la konto
  • atesti la konton, se temas pri "membro"

Atentu pri la samnomitoj!

Kiam vi traserĉas membron per ties familia aŭ persona nomo, pripensu ke:

  • la persono povas havi samnomiton
  • fiulo eble indikis la saman paron personan/familian nomon ĉe Cesium+ por trompi vin

En ambaŭ kazoj, vi riskas sendi Ğ1 al malĝusta persono.

Do certiĝu, kun la persono al kiu vi deziras sendi Ğ1, ke la publika ŝlosilo de ties konto ja komenciĝas per la 8 unuaj signoj afiŝitaj apud la bildeto montranta ŝlosilon.