Cesium Ğ1

Kian konton elekti?

Dum la enskribiĝa procezo, Cesium petos de vi, kiun konto-tipon vi deziras krei.

Ekzistas du konto-tipoj:

Simpla monujo   Membro-konto
Vi povas krei tiom da kontoj, kiom vi deziras. Nur unu konto estas permesata por unu persono.
Ne ebligos al vi kunkrei la monon, sed vi povos peti, ke ĝi fariĝu membro-konto poste, aŭ vi povos krei membro-konton poste. Ebligos al vi kunkrei la monon, sed nur kiam vi ricevintos 5 atestaĵojn de personoj jam membroj de la reto de fido.
Se kodrompisto sukcesos ŝteli viajn identigilojn:
  1. li povos ŝteli viajn Ğ1
Se kodrompisto sukcesos ŝteli viajn identigilojn:
  1. li povos ŝteli viajn Ğ1
  2. vi ne plu povos esti atestita ĝis la fino de via membriĝo, do vi ne plu povos ricevi/kunkrei monon dum periodo, kiu povas daŭri ĝis unu jaro.
  3. li povos uzi vian membro-konton por atesti falsajn identecojn, vi tiel fariĝas kunhelpanto de monfalsistoj.
Estas pli bone, se viaj identigiloj estas sufiĉe longaj por esti relative fortikaj. Viaj identigiloj devas nepre esti treege sekurigitaj, ĉu per la metodo Diceware, ĉu per la metodo de frazo-transformiĝoj (vidu pli sube).
Vi neniam povos modifi viajn identigilojn.